Nu... Estas longa tempo dum kio mi ne skribis ĉi tie. Multe da aferoj okazis dum ĉi tiu tempo, do mi provos ĝisdatigi tion, kion mi povas memori.
Unue, Anjo mortis. Ŝi falis dormen en ŝia propa urino en la vestlavejo. Ni trovis ŝin matene neeblan ekstari, aŭ eĉ moviĝi. Ni do devis porti ŝin al bestmalsanulejo kaj morte dormigi ŝin, tiel finigante ŝian vivon. Eĉ se ŝi ne estis mia plej ŝatata, mi ankoraŭ mankas ŝin, almenaŭ skribante ĉi tion.
Do, ĉar Anjo ne plu estas, ni akiris novan hundon. Ŝi nomiĝas Lily. Ŝi tre ĝenas. Mi komprenas ke ŝi estas nur hundido, sed ĉio tio, kion ŝi faras estas plori por atento, pisi sur la planko, kaj ĉasi niajn piedojn kiam ni marŝas. Mi pensas ke mi nur instinkte malŝatas ŝin pro la fakto ke ŝi estas malgranda hundo. Mi kredas ke hundoj devus estas grandaj. Malgranda hundo povas same esti kato. Kial ne nur aĉeti katon? Mi ŝatas katojn.
Ho, kio alia... Mi nun laboras ĉe Sykes. Ne estas tro malbona laboro. La afero kun kiu mi havas la plejajn problemojn estas la lingvo. Mi laboras dulingve en la angla kaj la france. Kompreneble la angla ne estas problemo por mi, sed la franca ne fartas tro bone. Nu, por simplaj vokoj, mi faras sufiĉe bone, sed dum la momento kiam aferoj kompleksiĝas, miaj kapabloj malutiliĝas. Tial, mi pensas ke mi ŝanĝos unike al anglaj vokoj. Mi ne bezonas la streson.
Mi havis koramikon, sed lasis lin. Mi ne vere volas diri pli pri tio ĵus nun. Mi laciĝas diskuti ĝin.
----
La antaŭa teksto estis skribita antaŭe, sed neniam aligita. Mi lasas ĝin kiel ĝi estas nun, kaj aldonos novan enskribaĵon poste.

depressed
blank